Pages

2011/10/15

Sennaciism​o k vegetarism​o

Teksto de E. Lanti, skribita en 1928, pri sennaciismo kaj vegetarismo
Un texte de E. Lanti de 1928, concernant l'anationalisme et le végétarisme (traduction, me demander)
http://www.satesperanto.org/lanti/v3_07.htm
Ni ne diigu la racion
-- Vi ofte diras, ke la SAT-anoj devas esti homoj, celantaj enkonduki racion en sia mondpercepto. Bedaŭrinde mi konas multe da K-doj, kiuj multrilate agas tute neracie. Ili manĝas viandon, trinkas alkoholaĵojn, fumadas k vestas sin laŭ tute netaŭga maniero. Ili malliberige difektas siajn piedojn per ŝuoj multkostaj; ili tenas sian kolon per malmola ŝtofa ringo, kiu malhelpas ilin spiradi libere; ili kovras sian kapon per ridindaj k karaj vestoj, kiuj nur havigas al ili kalvon...
Ĉu tio estas racia? Ĉu tio estas SAT-aninda?...
-- Nu, kian praktikan konkludon vi intencas doni al via parolo? Ĉu vi intencas proponi, ke nur vegetarano, nefumanto, nudpiedulo k similaj raciemuloj povu aliĝi al SAT? Se jes, ni devos eksigi almenaŭ 95 % el niaj membroj...
Kaj ĉu vi estas certa, ke se ne plu troviĝus en SAT "kadavromanĝantoj", regus plena interkonsento inter la restantoj? Ĉu ne ekzistas inter vegetaranoj diversaj malkonsentoj? Ĉu la krud-manĝantoj ne riproĉas al la kuir-manĝantoj ilian... malraciecon? Kaj kial rekomendi nur la senŝuecon k senĉapelecon? Ekzistas ja sektoj, kiuj rekomendas kompletan nudon. Se estas racie iri nudpiede, certe la senvestuloj posedas pli altan gradon da racieco...
Ni ja devas penadi ĉiam agi racie. Sed ni ne faru el la racio dion. Ni ne imitu la francajn revoluciulojn, kiuj, en 1793, starigis kulton al la diino Racio. Ornamante racion per mistika aŭreolo, ili agis ne racie sed religiece...
Pri multaj punktoj en la politika k socia vivo ne ekzistas absoluta certo. Ne estas definitive pruvite, ke manĝado de viando estas malracia. Kaj se la homoj militus iuj kontraŭ aliujn por provizi sin per viando, t. e. se la venkinto manĝus la venkiton, oni ne povus prave diri, ke la milito estas malracia...
La simpla saĝo rekomendas al ni toleremon. Se anarkistoj, komunistoj, sindikatistoj k socialistoj povas kunlabori en SAT, ni ankaŭ ebligu al viandomanĝantoj k vegetaranoj diversspecaj kunagadi por enplanti en la socia vivo la ĝeneralan uzadon de esperanto...
(26-VI-1928.)

No comments:

Post a Comment