Pages

2011/10/19

Hodlero k bestprotek​tado

Jen elsendo de Vito (sekretario de SAT-Amikaro) pri Eo kaj vegetarismo.
Karaj,

Denove pri Esperanto, cxi foje ne rilate rekte vegetarismon, sed pli precize bestprotektadon.
Sercxante infomojn pri la Hodlera UEA (antaux morto de la cxeffondinto k starigo de SAT), mi trafis tion:

"Hodler speciale interesiĝis pri socialaj demandoj, pacismo kaj bestprotektado. Privat skribis pri li: "Al tio, kion iniciatis la genio de Zamenhof sur kampo lingva, li aldonis la necesan bazon sur la kampo socia." Laŭ la artikolo de László Halka en Enciklopedio de Esperanto , "estas karakterize por lia nobla animo kaj humaneco, ke en Ĝenevo li aliĝis al la loka bestprotekta societo, kaj diris, ke li ŝatus fari el UEA asocion, por protekti la homojn". Je la fino de sia vivo, dum la milito, kiam li jam estis ofte malsana, li turnis sin ĉefe al sciencaj problemoj. En 1916 li skribis 387 paĝan franclingvan verkon pri la paca organizo de l' popoloj. Hodler mortis en Leysin, Svislando, la 31-an de marto 1920."

Do, plia argumento por kompletigi la bildoprezenton pri Eo, veg. k bestrajtoj!

PAVito
_____________________
http://eo.wikipedia.org/wiki/Pacismo
http://eo.wikipedia.org/wiki/L%C3%A1szl%C3%B3_Halka
http://eo.wikipedia.org/wiki/Enciklopedio_de_Esperanto
http://eo.wikipedia.org/wiki/Bestprotektado
http://eo.wikipedia.org/wiki/Leysin

No comments:

Post a Comment