Pages

2012/01/04

Isaac Bashevis SINGER

Isaac Bashevis SINGER, jide יצחק באשעװיס זינגער [jicĥok baŝevis zinger] (naskiĝis en 1902 en Leoncin (Pollando, sed tiam parto de Rusa imperio), mortis la 24-an de julio 1991 en Miami (Florido)) verkis multajn librojn, precipe romanojn, plejparte en la jida lingvo, kaj ricevis la Nobel-premion pri literaturo de la jaro 1978. Interalie, Isaac Bashevis Singer estis fama vegetarano. Jen citaĵo de li pri la bestoj (des pli rimarkinda, ĉar li estas mem judo): "Kontraŭ bestoj ĉiu homo estas kia naziisto." Singer lernis Esperanton kiam li estis juna kaj eĉ provis skribi rakonton en Esperanto. Havis respekton por Dr. Zamenhof, kaj ankaŭ loĝis en ĉambro en la apartamento de Dr. Alpert je Zamenhof strato en Varsovio; sentis honorito ke Dr. Alpert estis kolego kaj amiko de Dr. Zamenhof. (I. B. Singer: "A Young Man in Search of Love", transl. by. J. Singer, N.Y, 1978, 2/IV)

http://www.youtube.com/watch?v=Zre80M62fjE 

No comments:

Post a Comment