Pages

2012/01/04

Isaac Bashevis SINGER

Isaac Bashevis SINGER, jide יצחק באשעװיס זינגער [jicĥok baŝevis zinger] (naskiĝis en 1902 en Leoncin (Pollando, sed tiam parto de Rusa imperio), mortis la 24-an de julio 1991 en Miami (Florido)) verkis multajn librojn, precipe romanojn, plejparte en la jida lingvo, kaj ricevis la Nobel-premion pri literaturo de la jaro 1978. Interalie, Isaac Bashevis Singer estis fama vegetarano. Jen citaĵo de li pri la bestoj (des pli rimarkinda, ĉar li estas mem judo): "Kontraŭ bestoj ĉiu homo estas kia naziisto." Singer lernis Esperanton kiam li estis juna kaj eĉ provis skribi rakonton en Esperanto. Havis respekton por Dr. Zamenhof, kaj ankaŭ loĝis en ĉambro en la apartamento de Dr. Alpert je Zamenhof strato en Varsovio; sentis honorito ke Dr. Alpert estis kolego kaj amiko de Dr. Zamenhof. (I. B. Singer: "A Young Man in Search of Love", transl. by. J. Singer, N.Y, 1978, 2/IV)

http://www.youtube.com/watch?v=Zre80M62fjE 

2011/12/20

Ĉu iu havas numerojn de TEJO-a revuo "Kontakto"

Specife la numerojn

Esperanto kaj vegetarismo

Esperanto Ondo - 2004. № 10 (120)

Esperanto kaj vegetarismo
Esperanto havos spacon en la 36a Monda Vegetarana Kongreso, okazonta en novembro en la urbo Florianopólis (Brazilo). Ĝi estas organizata de IVU (Internacia Vegetarana Unuiĝo) kaj SVB (Brazila Vegetarana Societo).
Ĉi-jare la Kongreso unuafoje venas al Sudameriko. Kvankam la oficialaj lingvoj estas la portugala, la hispana kaj la angla, Esperanto havos spacon por disvastiĝo inter la partoprenantoj. Oni planas prelegojn, lecionojn, ktp danke al la rilatoj inter IVU, SBV kaj TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio). Estas alvokataj kaj invititaj ĉiuj esperantistoj, vegetaranoj aŭ ne, por disvastigi la internacian lingvon kadre de tiu internacia evento, elstarigante tion, ke la vegetaranoj estas grupo favora al Esperanto.
Por pliaj kontaktoj kaj informoj pri aliĝo vizitu www.svb.org.br aŭ rete kontaktu la respondeculon.
Rogener Pavinski

2011/12/05

Blog-afiŝo pri veganismo

Kial manĝi vegane?

Publikita 8 julio, 2010 - 13:31de lodĉjo

Homoj probable scias kial multaj vegetaranoj rifuzas viandon:

bestoj estas mortigataj por la viando manĝi (tro da) viando estas malbone por la sano bredi bestojn por viando estas tre mal-ekologie: 1 buĉota bovo dus sia tuta vivo manĝas multege da kampoplenojn da herbo, maizo, betoj kaj tiel plu, kiuj povus nutri multege pli da homoj!

Lige al la unua kaj ĉefa kialo, veganoj (vegetaĵistoj) aldonas la sekvajn kialojn:

la bestoj kiujn oni bredas por la viando, vivas en mizeraj kondiĉoj: oftege sen taglumo, sen taŭga spaco por vivi, sen ebleco libere promeni en herbejo, sed en tro malgrandaj kaĝoj.

Veganistoj do ankaŭ zorgas pri la vivkondiĉoj de la bestoj. Sekve, veganistoj rifuzas ankaŭ jenajn produktojn: ledon kaj lanugon k.s., ovojn, lakton kaj laktoproduktojn, mielon. Jen la kialoj por la rifuzo de la aliaj produktoj: - LEDO/lanugo/pelto : tute klare, oni mortigas bestojn por akiri ledon (kaj lanugon kaj pelton). Viandemuloj opinias ke oni "ĉiukaze mortigas tiujn bestojn por la viando", sed unuavice buĉi bestojn por ajna kialo estas kruele, duavice, tio tute ne ĉiam validas! Feliĉe ja parte oni kombinaj la du, sed ne ĉiam. Kaj plie, ĉu vi jam manĝis la viandon de nutreoloj, fokoj, ...? - OVOJ: nur la inaj kokidoj povos poste demeti ovojn. La viraj kokidoj (kiuj naskiĝas same multe kiel la kokidinoj) estas do senutilaj kaj dishakitaj per speciala maŝino: kokido-hakilo!! Ĉu sufiĉe kruele?? - LAKTO(produktoj): same pri ovoj: la virbovoj ne produktas lakton kaj do estas mortigataj aŭ tuj post nasko, aŭ iom poste pro ĝia karno/fel. Krome, la bovinoj povas 'doni' lakton nur post kiam ĝi gravediĝis (kiel homaj virinoj). DO: farmistoj artefarite gravedigas la bovinojn, tuj forprenas la idon kiu ne tre interesas la farmistojn kaj komencas pumpi la lakton. La idon oni mortigas aŭ tuj post la nasko, aŭ iom poste pro ĝia karno/fel. - MIELO: Dum rikolto de la mielo, multaj abeloj estas mortigataj. Krome, oni anstataŭigas la mielon (la baza nutraĵo por la abeloj!!) pere de iu sukerakvo, kiu tute ne enhavas la necesajn nutraĵojn por ke la abeloj povu travivi vintron. Multaj abeloj do pro tio mortas. Viandemuloj opinias ke veganistoj manĝas nur salaton. Tute mise! Jen kion veganistoj interalie *elektas* manĝi:

legomojn kutimajn (laktuko, karotoj, tomatoj), sed ankaŭ malpli konatajn (tigobrasiko, portulako, pastinako kaj multo pli) fruktojn (pomojn k.c.) sed ankaŭ daktilojn, avokadon, ... nuksojn, fabojn, lentojn, kvinoon, rizon, paston, semojn,... proteinriĉaj plantdevenaj preparaĵoj: tofuo, humuso, sejtano, ... freŝajn herboj (mento, ŝenoprazo, bazilio, ...)

Krome, veganistoj kutime aĉetas pli freŝajn, netraktitajn, vitaminriĉajn produktojn kiuj estas multe pli bonaj por la sano. Ne nur por la sano de la homo, sed ankaŭ por la sano de la bestoj!

Cifereca libro pri veganismo

Kial kaj kiel manĝi vegane