Pages

2011/12/20

Esperanto kaj vegetarismo

Esperanto Ondo - 2004. № 10 (120)

Esperanto kaj vegetarismo
Esperanto havos spacon en la 36a Monda Vegetarana Kongreso, okazonta en novembro en la urbo Florianopólis (Brazilo). Ĝi estas organizata de IVU (Internacia Vegetarana Unuiĝo) kaj SVB (Brazila Vegetarana Societo).
Ĉi-jare la Kongreso unuafoje venas al Sudameriko. Kvankam la oficialaj lingvoj estas la portugala, la hispana kaj la angla, Esperanto havos spacon por disvastiĝo inter la partoprenantoj. Oni planas prelegojn, lecionojn, ktp danke al la rilatoj inter IVU, SBV kaj TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio). Estas alvokataj kaj invititaj ĉiuj esperantistoj, vegetaranoj aŭ ne, por disvastigi la internacian lingvon kadre de tiu internacia evento, elstarigante tion, ke la vegetaranoj estas grupo favora al Esperanto.
Por pliaj kontaktoj kaj informoj pri aliĝo vizitu www.svb.org.br aŭ rete kontaktu la respondeculon.
Rogener Pavinski

No comments:

Post a Comment